IKEF, Faka Asocio de UEA pri ekonomio kaj komerco, kompilis programon kun ses prezentantoj, el kvin kontinentoj por 73-a AMO-Seminario, la seminario de UEA por aktivula maturigo (AMO).
Flanke de IKEF la sekretarioj Yass Kawamura (Japanio, HUGO YASS) organizas la sezonan kunvenon (SK) kaj komunan kunvenon (KK / jarkunveno) kaj Chimedseren Enkhee (Mongolio, Enĉo) organizas la daŭran dimanĉan kunvenon (DK).
Yass organizas kadre de tio la AMO-seminarion.
Kunordigas la eventon Stefan MacGill, estro de la Komisiono de UEA pri Aktivula Maturigo, subtene de Ĉielismo WANG Tianyi, prezidanto de IKEF, kaj Jeremie Sabiyumva, estrarano de UEA pri AMO-programo.
PROGRAMO (dimanĉo, la 30-an de majo)
UTC (la Greniĉa horo): 12:00 ĝis 15:00 UTC
CEST (Centreŭropa tempo): 14:00 ĝis 17:00 CEST.
Irana tempo: 16:30 ĝis19:30
Japana tempo: 21:00 ĝis 00:00
Kalifornia tempo (PST): 05:00 ĝis 08:00
Per Zoom:
https://zoom.us/j/4450123381?pwd=ZmU4bjJuS3RtRmE3YUtlQXRhSWlQdz09
Zoom ID: 445 012 3381
Pasvorto: IKEF2021
Gvidados Yass Kawamura, ĝ. sekr. de IKEF.
Prelegos jenaj lektoroj: dum 25-30min po lektoro.
-Malfermo de la Zoom-ejo` kaj atenton, s-ro Yass Kawamura 1145-1200
-Enkonduka parolado de s-ro Stefan MacGill, 1200-1205
-Historio de IKEF, s-ro Ludoviko Zhao Cheng Hua (Ĉinio)
kunlabore kun s-ro Roland Rotsaert (Belgio) , 1206-1231
-Pri lastatempaj agadoj de IKEF, s-ro Chimedtseren Enkhee (Mongolio), 1232-1257
-Mia komerco en Esperanto, s-ro Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio), 1258-1323
-PissPaŭzo 1324-1334
-Pri uzo de Myriad (ĉifromono) kaj komerco, s-ro SABIYUMVA Jérémie (Burundo), 1335-1400
-Esperanto-instruado kaj internacia komerco kiel
primaraj fundamentoj de la esperantista ekonomio, s-ro Fabricio Valle (Brazilo), 1401-1426
-Komerco je ajloj, s-ro John Huang (Kanado) 1427-1452
-Fermo, s-ro Yass Kawamura
Nun en aktiva preparo estas la programoj de AMO-seminarioj 74 (VK), 75 (FR), 76 (BJ) kaj 77 (PL).
Kontaktoj:
Stefan MacGill, stefan.macgill@gmail.com
Chielismo WANG Tianyi, prezidanto de IKEF
http://www.ikef.info - chielismo@hotmail.com