Bv.demandi al prelegantoj per tiu ejo.
Unue, bv. ensaluti per supre menciita sonorir-forma signo (pinka koloro, aŭ de ĉi supra sama signo nigra)
Aŭ ĉe la 1a paĝo, hejmo, de la paĝaro estas ejo por esti membro de tiu ĉi pagaro de IKEF: ricevos vi novaĵoj el IKEF.
Kaj do, poste...
1: nomo de demandota preleganto
2: demando
3: nomo, lando-nomo de demandinto
【Raporto_IKEF_210530_73aAMO_Seminario】
Karaj,
La 30an de majo de 2021, dimanĉe sukcese okazis la 73a AMO-Seminario (Aktivula MaturigO) kunorganizite de UEA kaj IKEF. La partoprenantoj diskutis la temon pri Esperantista entrepreno en ekonomia aktivado kaj komerco. Rilate al la temo oni prelegis jene:
- AMO73 Komerco favoru esperantistojn (enkonduka parolado), s-ro Stefan MacGill (Hungario),
- Historio de IKEF, s-ro Ludoviko Zhao Cheng Hua (Ĉinio) kunlabore kun s-ro Roland Rotsaert (Belgio),
- Pri lastatempaj agadoj de IKEF, s-ro Chimedtseren Enkhee (Mongolio),
- 20 jaroj da internacia komerco profesia per Esperanto, s-ro Ĉielismo Wang Tianyi (Ĉinio),
- Komerco je ajloj, s-ro John Huang (Kanado),
- Esperanto-instruado kaj internacia komerco kiel primaraj fundamentoj de la esperantista ekonomio, s-ro Fabricio Valle (Brazilo),
- Diskutado
La seminarion partoprenis 82 homoj: tra Zoom 53 kaj dank’al la afablaj kunlaboroj kun s-ino Tamara Park el Koreio tra Voov 13 kaj kun s-ro Luis Obando el Kolombio tra UEA-Viva (Youtube-rekta elsendo) 16; el tiuj landoj lau nia rimarko: Belgio, Brazilo, Bulgario, Ĉinio, Germanio, Hispanio, Hungario, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Kongo, Koreio, Mongolio, Nepalo, Tanzanio, Ukrainio, Usono kaj Vjetnamio.
IKEF-Estraro sincere dankas ĉiujn organizantojn kaj helpantojn, precipe s-ron Stefan MacGill, s-ron Luis Obando kaj s-inon Tamara Park kaj ĉiujn partoprenantojn kaj la prelegantojn.
IKEF-Estraro