Kiam kaj kie okazos la jarkunveno(KK) de IKEF kaj landaj filioj?
Pro la pandemio ĉio okazis en malordo apenaŭ 3 jarojn, ĉu ne?
Ŝajnas nuntempe ke la mondo jam revenas en normala stato, kvankam militoj regas iujn landojn regione, kaj la internacia aranĝo ankoraŭ restas propaganda ol prospera.
Malgraŭ tio ni jam devas konsideri nian jarkunvenon fizikan ĉu por IKEF aŭ landaj filioj.
Unue, pri fizika KK(Komuna Kunveno) de IKEF miaopinie en la jaro 2023 jam mankas tempo kaj praktikeco, ĉar nun jam estas la novembro iranta al la jarfina decembro, kiam kutime multas taskoj kaj aranĝoj por la entrepreno kaj persono.
Kion fari?
Konsiderante aktualan staton mi havas ideon, ĉu nia KK povos okazi oktobre de 2024 koincide kiam okazos la korea-japana kongreso en Koreio?
Jen kelkaj avantaĝoj:
1, ni havos apenaŭunu jaron por prepari nian KK.
2, ni povos konigi al pli multaj koreaj kaj japanaj esperantistoj la aktivon de IKEF.
Aktuale la bazo de IKEF estas en Orientazio. Ŝajne ni povos varbi novajn ikefanojn el la komuna kongreso.
3, Laŭ elspeza tabelo far Grando ZhangWei vicĝ.sekr. turisma de IKEF ni povos varbi kelkdek ĉinajn aliĝontojn danke al daŭra progreso de la ĉina ekonomio kaj korea najbareco.
4, surloke nia KK povos solvi stagnecon de IKEF-KR, ĉar ĝi jam silentas kelkajn jarojn kontraŭ nia deziro. La bazo de IKEF situas en Orientazio, kaj la korea filio estas tre grava en nia Orientazio. Kion fari? Finfine ni devos solvi ĝian malaktivon.
La jarkunveno de landaj filioj ankaŭ estas grava eĉ ĝi estas malgranda kaj okazonta kadre de granda kunveno en sia lando, kiam ĝi ne havas potencon sole organizi sian jarkunvenon. Ni devas montri al esperantistoj nian ekziston kaj aktivon.
Aliflanke per tia jarkunveno ni povos kunligi niajn ikefanojn kaj apliki nian lingvon Esperanto.
Post la pandemio ĉijare IKEF-CN revenos al sia tradicio organizi sian jarkunvenon okaze dum la jubilea kunveno de Ĉina Esperanto-Muzeo en Zaozhuang Universitato, ĉar IKEF-CN esperas prezenti nian IKEF al junaj studentoj Esperanto-bakalaŭraj en la univ.
Ŝajne la jarkunveno de IKEF-CN ne estos granda, ĉar la dato dependos de la jubilea kunveno nefiksita kaj planita dum la 18-20a de Nov. 2023.
Alie, IKEF-CN jam atingas sian jarecon por naski novan estraron.
La nuna estraro trapasis la malfacilan pandemion, kaj ĝenerare maljuniĝas estraranoj eĉ kelkaj malaperis de nia rondo.
Ni atendas novan generacion heredi nian aferon.
Krom la ĉina jarkunveno ni ankaŭ esperas al aliaj landfilioj organizi sian jarkunveno ekz. la vjetnama, nepala kaj irana, tiel ni havos ŝancon grupe partopreni ilian jarkunvenon.
Ĉu landaj jarkunvenoj estas necesaj?
Jes, ĉar nia jarkunveno preferas al aplikado de Esperanto diference kun tradiciaj kunvenoj por E-movado, eĉ nia kunveno aŭ kunsido okazanta kadre de movadaj kunvenoj pli grandaj ol la nia.
Se landaj filioj havos tian planon, senhezite kontaktu kun IKEF-komandejo, ni atendas. Ju pli da jarkunvenoj, des pli da ikefanoj!
Dankon!