Saluton, karaj, hieraŭ (la 3an de januaro, la unua dimanĉo de 2021) okazis per Zoom la 1a DK (Dimanĉa Kunveno) de IKEF, dum la horoj 12:00-12:40 kaj 12:50-13:30 laŭ Grenviĉa horzono, intertempe kun 10-minuta paŭzo. La kunvenon partoprenis pli ol 40 komercistoj kaj komercemuloj; ekonomikistoj kaj studentoj; simpatiantoj kaj interesiĝantoj el Ĉinio (pli ol 30), Mongolio (s-ino Deĵee, s-ro Enkhee), Pollando (s-ro Vojtek), Kanado (s-ro John), Kongo (s-ro Alfonso), Francio (s-ro Michel Basso, prez. de TAKE), Belgio (s-ro Shutters Henri) kaj Germanio (s-ro Roland Shnell). Prezidanto de IKEF s-ro Ĉielismo Wang Tianyi salutis la partoprenintojn okaze de la novjaro kaj prelegis pri la temo "Esperantaĵoj trovitaj en Ĉinio". Li prezentis pri komercaj markoj kiuj estas uzataj en Esperanto aŭ skribataj same/simile, ekzemple: vendejoj “Bravo”, “El Vivo”, “Lampo”, “Novo”, “Viro”, “Baleno”, kinejo “Bona”, manĝejo “Kuko”, horloĝo “Movado”, poŝtelefonojn “Vivo”, “Nova” kaj “Huawei Nova 3e”. Ja multe renkontas en Ĉinio kun tiaj markoj. Kial do?! Post la prelego kelkaj partoprenintoj demandis kaj komentis rilate al la temo kaj ankaŭ pri la kunveno. Sekva renkontiĝo okazos kiel kutime en venonta dimanĉo, la 10an de januaro, samhore. Bonvenon al nia renkontiĝo! Ni ankaŭ bonvenigas prelegontojn pri komerco, ekonomiko kaj eventuala, reta kunlaborado! (PS: Konjektaj informoj estos baldaŭ)

La PDF estas tute bone farita, tre interesa!