Karaj,
IKEF bonvenigas vin al la 10a DK de IKEF!
Dato: 7 Mar, 2021, 12:00 PM Grenviĉa horo;
Preleganto: s-ro Poshraj Subedi, prez. de IKEF-Nepalo;
Temo: Nepalo-la lando de Everesto kaj Budho: laŭ spuroj de Esperanto-ekskursoj.
Retaliro al la unua sesio:
https://us04web.zoom.us/j/77049243185?pwd=Nlg0ODBiaURmTWoxYmpnMHVLbElDdz09
Ĉambro: 770 4924 3185
Ŝlosilo: 210307
Dato: Feb 21, 2021, 12:50 PM Grenviĉa horo;
Retaliro al la dua sesio:
https://us04web.zoom.us/j/75732413047?pwd=dytDQ3VmekoydjlLazhMekJIcjJWQT09
Ĉambro: 757 3241 3047
Ŝlosilo: 210307
(por la venonta 11a DK Liŝa LIN prelegos pri la teaĵo nome de TEO, Teamanta Esperantista Organizo)
Ĉielismo WANG Tianyi
Prezidanto de IKEF
https://www.ikef.info
Retpoŝto:chielismo@hotmail.com
Tel.: +86.15009245863
Skype: chielismo
Karaj,
La 7an de marto okazis la regula dimanĉa kunveno de IKEF kun 23 partoprenantoj el Belgio, Britio, Ĉinio, Kroatio, Litovio, Mongolio, Nepalo kaj Pollando.
La temo de la renkontiĝo estis “Nepalo-lando de la Everesto kaj la Budho: laŭ spuroj de Esperanto-renkontiĝo”. Pri la temo parolis s-ro Poshraj Subedi kaj s-ro Narendra Raj Bhattarai nome de IKEF-Nepalo.
Delonge oni ne tiel bone scias ke ĉu la Everesto apartenas al aŭ Nepalo aŭ Ĉinio. Fakte la pinto Everesto troviĝas laŭ limlinio de ambaŭlandoj. Oni grimpas al la pinto nordflanke de Ĉinio kaj sudflanke de Nepalo. La unuaj atingintoj al la pinto estis novzelanda kaj nepala alpinistoj.
Delonge oni miskomprenis ke la Budho naskiĝis en Hindujo. Sed laŭ parolo de s-ro Subedi, la Budho naskiĝis en Nepalo. Pli ol dek jarojn antaŭe la lando estis reĝlando, nun estas laika kaj multnacia federacia respubliko regata de Nepala Komunista Partio, tamen ne estas socialisma ŝtato.
Vojaĝinda lando ja estas! Nepala Esperanto-Asocio estas ege sperta je organizado de internaciaj ekskursoj, ĉar la asocio okazigis ekde 1999 La Internacian Himalajan Renkontiĝon ĉiun duan jaron, do ĝis nun jam 12-foje okazis ĝi; kaj ekde 2014 La Specialan Renkontiĝon ankaŭ ĉiun duan jaron, jam 4-foje ili okazigis la renkontiĝon.
Nia sekva, la 11a DK (Dimanĉa Kunveno) okazos la 14an de marto, dimanĉe (je la horoj 12:00-12:40 kaj 12:50-13:30 laŭ Grenviĉa zono). La temo estos pri teo kaj teaĵo; preleganto: s-ino Liŝa LIN el Tianjin, Ĉinio.
Bonvenon al nia renkontiĝo! La retaliraj informoj estos baldaŭ.
Amike,
Enkhee, vic-ĝenerala sekretario de IKEF
(la prezentaĵo estas ĉe attachment)
PS: La informoj de IKEF estas legeblaj ĉe:
- Hejmpaĝo https://ikef.info;
- Google-grupo “Komerco”;
- Facebook-paĝoj: “IKEF Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio” kaj “Komerco”;
- Facebook-grupoj: “Komerco helpe de Esperanto” kaj “Ekonomia Esperantismo”;
- Wechat-grupoj: “Monda komerco” kaj “Monda turismo”.