Ekde la 4a de aprilo 2021 komenciĝos niaj seriaj kunvenoj dimanĉaj. Ni invitas vin partopreni la kunvenojn. Jen estas alirlinko al la 13a DK (dimanĉ kunveno) per Voov:
Temo: Ĉinaj konstruaĵoj eksportitaj...
Dato kaj horo: 12:00-14:00 laŭ Grenviĉa horo, ĉiudimanĉe;
Retligo: https://meeting.tencent.com/s/WHEqpexrqfwt
Kunvena numero: 462 8517 0071
· Oni ne bezonas eniripermeson kaj vi libere vizitas iam ajn ekde 4 aprilo ĝis 30 majo 2021 por babili ion ajn.
· Vi povus partopreni la kunvenon per la retejo de Voov aŭ vi povus instali la apon Voov el https://www.voovmeeting.com/
Bonvenon al 13a DK de IKEF!
Anticipan dankon!
Karaj,
La 13a DK (dimanĉa kunveno) de IKEF okazis la 4an de aprilo de 2021 per Voov kun 21 partoprenantoj el Brazilo, Ĉinio, Irano, Koreio, Mongolio kaj Pakistano.
Dum la kunveno s-ro Ĉielismo Wang Tianyi, prezidanto de IKEF prelegis pri ĉinaj konstruaĵoj eksportitaj al Brazilo. Li akcentis ke ĉina konstruada sektoro rapide progresas kaj ĝi forte puŝas sian industrion de konstruaj materialoj. Lia kompanio Xi’an Da Vinchi eksportis al Brazilo la materialojn, ekipaĵojn kaj maŝinojn ekzemple kahelo, mozaiko, vitrobriko, ŝtalfadenaĵo, vitrosfero por asfalto, vitro, aŭtogruo, cementmiksil-maŝino, vitropoluriga ekipaĵo ktp. Dum lia vizito en Brazilo li renkontiĝis kun lokaj esperantistoj.
Se vi dezirus detale informiĝi pri la afero, bv adresu al la preleginto aŭ al IKEF. Ni volonte peros vin. La prelegaĵo estas surretigota sur la retejo https://ikef.info.
Nia sekva, la 14a DK (Dimanĉa Kunveno) okazos per Voov la 11an de aprilo, dimanĉe (je la horoj 12:00--14:00 laŭ Grenviĉa zono).
Temo: Ĉinaj mikroskopoj: komerca ŝanco. Preleganto: s-ro Vojaĝisto Zhao Dezhi.
Bonvenon al nia renkontiĝo!
Linko: https://meeting.tencent.com/s/WHEqpexrqfwt
Kunvena kodo: 462 8517 0071
Enir-permeso ne estas necesa, kaj per la sama linko kaj kodo vi povos libere vizitas ciujn sekvajn DK aŭ iam ajn ekde 4 Aprilo ĝis 30 Majo 2021 por babili ion ajn.
Vi povus partopreni la kunvenon per la retejo de Voov aŭ vi povus instali la apon Voov el https://www.voovmeeting.com/
IKEF-Estraro
PS: La informoj de IKEF estas legeblaj ĉe:
- Hejmpaĝo https://ikef.info;
- Retmesaĝa grupo en Google: Komerco;
- Facebook-paĝo: IKEF Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio;
- Facebook-grupo: Komerco helpe de Esperanto;
- Wechat: "Monda komerco" kaj "Monda turismo"