IKEF bonvenigas vin al la 6a DK!
Dato: Feb 7, 2021; 12:00 PM Grenviĉa horzono.
Preleganto: Vojteko Mysiara prez.de IKEF-Pollando
Temo:Belaj Juveloj
Retaliro al la unua sesio:
https://us04web.zoom.us/j/74293159577?pwd=cHd4K3IrWFE5WlArdHRwcWdHZUlWQT09
Meeting ID: 742 9315 9577
Passcode: dk210207
Retaliro al la dua sesio:
https://us04web.zoom.us/j/72834063635?pwd=OGtHYm90ZUtlVG5CU25WdTFoUGxNdz09
Meeting ID: 728 3406 3635
Passcode: dk210207
Karaj,
La 7an de februaro 2021 okazis la 6a DK (Dimanĉa kunveno) de IKEF per Zoom kun 29 partoprenintoj el Belgio, Brazilo, Bulgario, Ĉinio, Kanado, Irano, Koreio, Mongolio kaj Pollando. Ĉi-foje prezidanto de IKEF-Pollando s-ro Vojtek Wojciech Mysiara prelegis pri “IKEF-Pollando” kaj “Bela Juvelo”. Landa filio de IKEF en Pollando fondiĝis la 15an de decembro 2019, naskiĝtage de nia majstro Zamenhof. La filio nun havas 7 membrojn. Ĝi estas la 18a landa filio de IKEF.
La filiestro s-ro Vojtek prezentis al la partoprenintoj pri sia komerca laboro, t.e. produktado kaj vendado de juveloj. Li ekesperantistiĝis ekde 2002 (kun sia edzino) kaj komencis sian esploradon pri sia komerco ekde 2003. Tiam ili esploris pri ebleco komercumi je perloj, ŝtonoj kaj juveloj; kaj komencis la komercumon. Nun ili ege sukcese agadas en la kampo, alivorte ili produktas la juvelojn per la ŝtonoj: vitreca kvarco (senkolora k travidebla), fumeca kvarco (grizeta aŭ bruneta kiel fumo), lakteca kvarco (laktoblanka), roza kvarco, ametisto, aventurino, kalcedono, opalo, blua topazo, grenato ktp; inter ili aperas ankaŭ Esperanto-juveloj. La produktaĵoj estas naturŝtonaj kun italaj oraj (9K, 14K, 18K) kaj arĝentaj (925) brilaj ĉenoj, unikaj en la mondo laŭ desegnado, elegante pakumitaj kaj baldaŭ lanĉotaj de EAN-kodoj de Amazon. Se vin interesus la produktaĵoj kaj/aŭ ilia agado, do bonvole vizitu la retejon de IKEF www.ikef.info ĉar tie estos baldaŭ surretigota la prezentaĵoj de s-ro Vojtek.
Nia sekva, la 7a DK (Dimanĉa Kunveno) okazos en venonta dimaĉo (kiel nia kutimo), la 14an de februaro (je la 12:00-12:40 kaj 12:50-13:30 laŭ Grenviĉa horzono). Prelegonto: s-ino Mariana Evlogieva, bulgara IKEF-ano; temo: Bulgaraj rozoj.
Bonvenon al nia renkontiĝo! La retaliraj informoj estos baldaŭ.
Amike,
Enkhee, vic-ĝenerala sekretario de IKEF
PS: La informoj de IKEF estas legeblaj ĉe:
- Hejmpaĝo https://ikef.info;
- Google-grupo “Komerco”;
- Facebook-paĝoj: “IKEF Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio” kaj “Komerc