IKEF bonvenigas vin al la 7a DK!
Daro: Feb 14, 2021, 12:00 PM Greenwich Mean Time
Preleganto: Mariana Evlogieva el Bulgario
Temo: Belaj rozoj kaj ĝia produktaĵo
Retaliro al la unua sesio: https://us04web.zoom.us/j/71224281825?pwd=UkxXMmZKdlRudWJoYzFUVWlwMjBQZz09 Enirkido: 712 2428 1825 Pasvorto: dk210214
Dato: Feb 14, 2021 12:50 PM Greenwich Mean Time Retaliro al la dua sesio: https://us04web.zoom.us/j/76828138644?pwd=QlJkWmxaemtNSVB2UDI0Z0s5MllzQT09 Enirkodo: 768 2813 8644 Pasvorto: dk210214
Karaj,
La 14an de februaro 2021, la 3an de la Tigro-monato de la Bovo-jaro okazis la 7a DK (Dimanĉa kunveno) de IKEF kun temo “Bulgario-la lando de rozoj” fare de s-ino Mariana Evlogieva, bulgara esperantistino. La kunvenon partoprenis 30 homoj el Belgio, Brazilo, Bulgario, Ĉinio, Kanado, Koreio, Kroatio, Mongolio, Pollando, Svisio kaj Tanzanio.
La partoprenintoj aŭskultis kun granda intereso la prelegon de s-ino Mariana pri bulgaraj rozoj. Oni konsideras Bulgarion kiel landon de rozoj kaj ankaŭ de vinberoj kaj vinberaj vinoj. Ne imagebla estas ke tie kreskiĝas multspecaj rozoj kun diverskoloroj, ekzemple ruĝa, blua, flava, nigra ktp. Sed la preleginto demandis nin kiu koloro estas ĝuste rozkolora. Vere mi demandis min tiam ke kia koloro. Tuj eniris en mian kapon la imago de ruĝeta koloro. Diverskoloraj rozoj ekzistas ja en la mondo, sed homoj kial nomis nur ruĝetan kiel rozkoloran ja?!
La bulgara popolo havas ne oficialan sian himnon. La titolo de tiu himno estas “Unu bulgara rozo”. “…Bonvenon al Bulgario... Prenu en ĉi tiu tago; unu bulgaran rozon de mi”… la kanto bonvenigas nin kaj allogas nin tiel.
Tie la rozoj ekpenetris en industrion, turismon, festivalojn, eĉ kulinarion. Se vin interesus tiuj informoj, do bonvole kontaktu la preleginton kaj/aŭ vizitu la retejon de IKEF www.ikef.info kaj vidu ŝian prezentaĵon (tie estas la kontaktadreso).
Nia sekva, la 8a DK (Dimanĉa Kunveno) okazos en venonta dimaĉo (kiel nia kutimo), la 21an de februaro (je la 12:00-12:40 kaj 12:50-13:30 laŭ Grenviĉa horzono). Prelegonto: s-ro Ĉielismo Wang Tianyi; li temos pri ĉinaj lokomotivoj.
Bonvenon al nia renkontiĝo! La retaliraj informoj estos baldaŭ.
Amike,
Enkhee, vic-ĝenerala sekretario de IKEF
PS: La informoj de IKEF estas legeblaj ĉe:
- Hejmpaĝo https://ikef.info;
- Google-grupo “Komerco”;
- Facebook-paĝoj: “IKEF Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio” kaj “Komerco”;
- Facebook-grupoj: “Komerco helpe de Esperanto” kaj “Ekonomia Esperantismo”;
- Wechat-grupoj: “Monda komerco"; "Monda Turismo".