IKEF bonvenigas vin al la 8a DK!
Dato: Feb 21, 2021, 12:00 PM Grenviĉ horo
Preleganto: Ĉielismo WANG Tianyi el Ĉinio
Temo: Ĉinaj lokomotivoj kaj komerca ŝanco
Retaliro al la unua sesio:
https://us04web.zoom.us/j/71660860980?pwd=Mnl6SnZ1UjZqcWNmdkpsUXpDOXdjUT09
Enirkido:716 6086 0980
Pasvorto: dk210221
Dato: Feb 21, 2021 12:50 PM Grenviĉa horo
Retaliro al la dua sesio:
https://us04web.zoom.us/j/76267441722?pwd=NmZJRE1BYm9WcklnUXZkMnYwNVJMQT09
Enirkodo: 762 6744 1722
Pasvorto: dk210221
Karaj,
La regula Dimanĉa kunveno (DK) de IKEF okazis la 21an de februaro 2021 virtuale per Zoom kun 28 partoprenintoj el Belgio, Brazilo, Bulgario, Ĉinio, Ĉehio, Kanado, Koreio, Litovio, Mongolio, Nepalo, Rusio, Svisio kaj Tanzanio.
Ĉi kunvene s-ro Ĉielismo Wang Tianyi, prezidanto de IKEF prelegis pri “Ĉinaj lokomotivoj kaj nia komerca ŝanco”. Kiel vi scias ke lastatempe en Ĉinio oni modernigas sian vervojan transporton, instalas elektran energion sur ĉiuj voj-linioj kaj ŝanĝis la malnovajn dizelajn lokomotivojn per elektraj lokomotivoj. Tial eluzitaj dizelaj lokomotivoj, kvankam estis sufiĉe novaj, multaj el ili plu ne uzeblas en la ĉina fervojo. Ĉar preskaŭ 70% de fervojo jam estas elektrizita (tuta longo de la ĉina fervojo: 141599 km; elektrizita: 100000 km). Ankaŭ multaj novproduktitaj dizelaj lokomotivoj staras en siaj fabrikoj. Ili atendas sian merkaton. La informo jam interesas kelkajn filiojn de IKEF. Alilandaj fervojoj kaj ankaŭ minejoj povus aĉeti la ĉinajn lokomotivojn per dekobla malalta kosto, ekzemple la nova lokomotivo kostas 1.6 milionoj da eŭroj, sed la eluzitaj kostas 160000 eŭroj.
Se vi emus tralegi la prelegon, bv viziti la retejon de IKEF www.ikef.info kaj/aŭ kontaktu s-ron Ĉielismo.
Enkhee, vic-ĝenerala sekretario de IKEF
PS: La informoj de IKEF estas legeblaj ĉe:
- Hejmpaĝo https://ikef.info;
- Google-grupo “Komerco”;
- Facebook-paĝoj: “IKEF Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio” kaj “Komerco”;
- Facebook-grupoj: “Komerco helpe de Esperanto” kaj “Ekonomia Esperantismo”;
- Wechat-grupoj: “Monda komerco” kaj “Monda turismo”.