la 18a DK (Dimanĉa Kunveno) okazos per Voov la 9an de majo, dimanĉe (je la horoj 12:00--14:00 laŭ Grenviĉa zono).
Temo: Turismo en Irano (Tehrano)
Preleganto: Surush M.
Ligilo: https://meeting.tencent.com/s/WHEqpexrqfwt
Kunvena kodo: 462 8517 0071
Enir-permeso ne necesas, kaj per la samaj ligilo kaj kodo vi povos libere viziti ciujn sekvajn DK (aŭ eniru iam ajn por renkontiĝi kun aliaj dum 4 Aprilo ĝis 30 Majo 2021).
Vi povus partopreni la kunvenon per la retejo de Voov aŭ instali la apon Voov el https://www.voovmeeting.com/
Bonvenon al nia renkontiĝo!
Anticipan dankon!
IKEF-Estraro
PS: La informoj de IKEF estas legeblaj ĉe:
- Hejmpaĝo https://ikef.info;
- Retmesaĝa grupo en Google: Komerco;
- Facebook-paĝo: IKEF Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio;
- Facebook-grupo: Komerco helpe de Esperanto;
- Wechat: "Monda komerco" kaj "Monda turismo";
- Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Komerca_kaj_Ekonomia_Federacio
Karaj,
La 18a DK (dimanĉa kunveno) de IKEF okazis la 9an de majo de 2021 per Voov kun 32 partoprenantoj el Brazilo, Ĉinio, Irano, Kanado, Mongolio, Nepalo kaj Turkio.
La prelego estis pri Irano, vizitindaj lokoj, tradicioj kaj kutimoj, alivorte pri turismumo en la lando. S-ro Surush, s-ro Reza kaj s-ro Ĉielismo prezentis pri la lando.
Ĉe la komenco, mapo de Irano kun ĝiaj najbaroj estis montrita al ĉeestantoj. Ili vidis ke Irano rilatas al du seriozaj akvoj, la Kaspia maro kaj la Persia Gulfo. Ĝi havas 4 sezonojn samtempe, kiam oni naĝas sude, aliaj ĝuas neĝon en nordo. En Irano estas dezertoj, montoj, arbaroj ktp.
Krom naturaj vizitindaj lokoj, ekzistas 400,000 vidindaj lokoj en iranaj urboj, nome, Isfahan, Shiraz, Yazd, Kerman, Kermanshah, Abadan ktp ni ne eblas listigi ĉiujn vidindaĵojn en la urboj ĉi-tie.
Ĝenerale, Irano estas vere vizitinda kaj bela lando laŭ eldiroj kaj impresoj de multaj geesperantistoj kiuj spertis viziti ĝin (la raporto estas kun fotaĵoj ĉe facebook).
Se vi dezirus detale informiĝi pri la temo, bv adresu al la preleginto aŭ al IKEF. La prelegaĵo estas surretigota sur la retejo https://ikef.info.
Nia sekva, la 19a DK (Dimanĉa Kunveno) okazos la 16an de majo 2021, dimanĉe (laŭ horzono de Pekino je la 20:00 – 22:00).
Temo: Merkato pri greno kaj kunlaboraj eblecoj en Ukrainio;
Preleganto: Euheno Kovtonjuk (Ukrainio)
Kondukanto: Enkhee (Mongolio)
Ligilo: https://meeting.tencent.com/s/WHEqpexrqfwt
Kunvena kodo: 462 8517 0071 (ĉiudimanĉe uzeblas)
Bonvenon al nia renkontiĝo!
Antaŭdankon pro via partopreno!
IKEF-Estraro
PS: La informoj de IKEF estas ĉe:
- Hejmpaĝo https://ikef.info;
- Retmesaĝa grupo en Google: Komerco;
- Facebook-paĝo: IKEF Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio;
- Facebook-grupo: Komerco helpe de Esperanto;
- Wechat: "Monda komerco" kaj "Monda turismo"
- Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Komerca_kaj_Ekonomia_Federacio