Karaj,
Ni invitas vin al la 26a DK (dimanĉa kunveno) de IKEF kiu okazos la 25an de julio de 2021 per Voov!
Programeroj:
1) IKEF-Vjetnamio: Kiel oni komercas kun Vjetnamio?! (s-ino Tran Hoan);
2) IKEF-Mongolio: Seria prezentado pri mongolaj produktaĵoj (s-ro Enkhee);
3) Diskuto pri laboroj de IKEF (s-ro Ĉielismo);
4) Libera babilado.
Horo: Laŭ horzono de Pekino je la 20:00–22:00
Ligilo: https://meeting.tencent.com/s/WHEqpexrqfwt
Kunvena kodo: 462 8517 0071 (ĉiudimanĉe samas)
Antaŭdankon pro via partopreno!
IKEF-Estraro
PS: La informoj de IKEF estas ĉe:
- Hejmpaĝo https://ikef.info;
- Retmesaĝa grupo en Google: Komerco;
- Facebook-paĝo: IKEF Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio;
- Facebook-grupo: Komerco helpe de Esperanto;
- Wechat: "Monda komerco" kaj "Monda turismo"
- Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Komerca_kaj_Ekonomia_Federacio
Karaj,
La 25an de Julio 2021 okazis la 26a DK (Dimanĉa Kunveno) de IKEF kun 32 partoprenantoj el Brazilo, Ĉinio, Irano, Kanado, Mongolio, Nepalo, Turkio, Pakistano kaj Vjetnamio.
Post sia enkonduka parolado de s-ro Ĉielismo Wang Tianyi, Prezidanto de IKEF, anoncis aliĝon de vjetnama filio al IKEF. Ni sincere dankas vjetnamajn esperantistojn, gratulas kaj bondeziras al ili ke IKEF-Vjetnamio sukcese agadu kun plena da rikoltoj enkadre de IKEF.
Sekve, vjetnama esperantistino Ĝoja Tran Hoang prelegis pri “Per kio vjetnamoj komercas?”.
Vjetnamio estas konsiderata unu el rapid evoluiĝantaj landoj en lamondo. Laŭ statistikaĵoj, la lando ankoraŭ akiris pozitivan rezulton en sia ekonomia kreskiĝo lastatempe. Tamen, negativaj influoj de la pandemio sur la vjetnama ekonomio estas neevitebla. Krom ekonomio, vjetnamaj esperantistoj ankaŭ multe aktivas en Esperanto-movado. Apud tradicia agado, tieaj esperantistoj ĉiam strebas uzi Esperanton kiel praktika ilo. Pro tio, IKEF-Vjetnamio estis fondita por oferti helpon kaj kunlaboron al eksterlandaj esperantistaj kaj ne-esperantistaj komercistoj kiuj deziras investi kaj fari komercojn kun vjetnamoj.
La dua programero estis “IKEF-Mongolio: Seria prezentado pri mongolaj produktaĵoj” pri kio s-ro Chimedtseren Enkhee, kunordiganto de la mongola filio prezentis pri kotono el ŝtono por konstruado kaj infrastrukturo. La kompanio “Mongolbasalt” produktas kaj eksportas la materialojn al Rusio kaj Japanio. La materialo estas ne bruliĝanta en fajro.
La programerojn sekvis diskutado pri laboroj de IKEF, kaj demandoj kaj respondoj pri Vjetnamio, vjetnama Esperanto-movado, la mongola produktaĵo, kaj libroservo kaj librovendado.
La kunveno estis ege interesa kaj sukcesa.
Nia sekva, la 27a DK (Dimanĉa Kunveno) okazos la 1an de aŭgusto 2021, dimanĉe (laŭ horzono de Pekino je la 20:00 – 22:00).
Temo: Pri elektra instrumento far ĉina kompanio en Ŝanhajo.;
Preleganto: Klopodo Li Li Ke (Ĉinio);
Ligilo: https://meeting.tencent.com/s/WHEqpexrqfwt
Kunvena kodo: 462 8517 0071 (ĉiudimanĉe samas)