IKEF invitas vin al la 2a DK: Dimanĉa Kunveno!
Prelego kaj diskuto: Bela Ajlo - Komerco pri Ajlo
Preleganto: John Huang prezidanto de IKEF-Norda-Ameriko
Dato: Jan 10 2021, 12:00 PM Grenvicha horzono(GTM)
Enira ligilo por la 1a sesio(12:00 -12:40):
https://us04web.zoom.us/j/74789361853?pwd=MG9zdXp5NXpFTWtMRllCNVJvQ3hydz09
Enirkodo: 747 8936 1853
Pasvorto: dk210110
Enira ligilo al la 2a sesio(12:50-13:30):
https://us04web.zoom.us/j/79105408327?pwd=SWd4RGVKRFhOOWQ4NC83Unp1MUh3dz09
Enirkodo: 791 0540 8327
Pasvorto: dk210110
Karaj,
La 10an de januaro de 2021 sukcese okazis la 2a DK (Dimanĉa Kunveno) de IKEF per Zoom kun 30 partoprenintoj el 9 landoj, nome: Ĉinio, Irano, Kanado, DR Kongo, Mongolio, Pollando, Slovakio, Svisio kaj ĉina Tajvano,.
La temo estis “Belaj ajloj-komerco pri ajloj” fare de s-ro John Huang, kanada komercisto. Li prezentis pri sia komerco t.e. eksportado de ĉinaj ajloj al pluraj landoj. Laŭ lia prelego oni komprenis ke la ajloj estas diverstipaj kaj la produktaĵoj estas en multaj formoj, ekz. pulvoraj ktp. Lia fabriko rikoltas en Ĉinio abunde da ajloj, pretigis ilin por la eksportado kaj transportas ilin per ŝipoj al diversaj anguloj de la mondo. Lia prelegaĵo estis riĉhava je interesaj fotaĵoj pri lia ajla komerco. Post la prelego multaj homoj demandis lin pri lia agado kaj ili ricevis plenajn respondojn. Dankon al la preleginto kaj la partoprenitoj!
La sekva, nome la 3a DK okazos ankaŭ en venonta dimanĉo kiel kutime, la 17an de januaro, je la sama horo t.e. la 1a sesio je la 12:00 kaj (intertempe 10-minuta paŭzo) la 2a sesio je la 12:50 laŭ Grenviĉa horzono. Temo estos “Esperanto-karavano vizitis en Norda Koreio”. Bonvenon al nia venonta kunveno!
(Retaliraj informoj estos baldaŭ, merkrede)
Amike,
Enkhee, vic-ĝenerala sekretario de IKEF