37a DK (Dimanĉa Kunveno) okazos la 17an, Okt. 2021,
Tempo: Dimanĉe dum la horoj 20:00--22:00 laŭ la ĉina horo
Linko: https://meeting.tencent.com/s/WHEqpexrqfwt
Kunvena kodo: 462 8517 0071 ( ĉiudimanĉe uzebla)
Voov (https://voovmeeting.com/
*Antaŭdankon pro via partopreno!
Chielismo WANG Tianyi
Prezidanto de IKEF
Karaj,
Dum la 37a DK (17 oktobro, kun ĉirkaŭ 40 partoprenantoj el Brazilo, Ĉinio, Kanado, Mongolio, Nepalo, Tanzanio kaj Vjetnamio; kaj la 29a SEF (23 oktobro kun 36 partoprenantoj el Brazilo, Ĉinio, Kanado, Mongolio, Pollando kaj Turkio) brazila esperantisto Aldreno prelegis pri sia patrolando, Brazilo.
Resume pri la prelego: Brazilo priskribita kaj klarigita laŭ ĝiaj 5 regionoj, la diverseco kaj plureco de ĝia popolo, ekonomio, geografio, klimato, faŭno ( = bestaro) kaj floro (= vegetaĵaro) kaj aliaj aspektoj ne tiel bone konataj de eksterlandanoj.
Iom pri la preleganto Aldreno Speko: esperantisto naskita en Brazilo kaj nuntempe loĝanta en Ĉinio. Li esperantistiĝis en 1989 kaj ekde 1995 movadis kadre de la Fondaĵo Simpozio, esperanta instituto fondita de Profesoro Evaldo Pauli en la Urbo Florianopoliso (Brazilo). En 2010, li transloĝiĝis al Ĉinio por labori kiel oficisto de la Brazila Komerca Kompanio “Davinci Brasil” kunlabore kun Samideano Ĉielismo (Wang Tianyi) en la sektoro de la internacia komerco. Nuntempe li deĵoras kiel instruisto de Portugala kaj Angla lingvoj en la urbo Xi'an.
Ni kore dankas al la preleganto kaj ĉiuj partoprenantoj!
IKEF-Estraro