Saluton karaj!
La 2a DK sukcesis kun prelego Bela Ajlo(PDF), ni invitas vin al 3a DK(Dimanĉa Kunveno)!
Prelego kaj diskuto: Esperanto-Kavarano al NordaKoreio Preleganto: Grando Zhang Wei vicsekr. de IKEF-Ĉinio Dato: Jan 17, 2021, 12:00 PM Grenvicha horzono(GTM) Enira ligilo por la 1a sesio(12:00 -12:40): https://us04web.zoom.us/j/79895557641?pwd=MEF0NnRkcXkxaG5leFVaUFFONDBWdz09 Enirkodo: 798 9555 7641 Pasvorto: dk210117 Enira ligilo al la 2a sesio(12:50-13:30): https://us04web.zoom.us/j/75406579955?pwd=TmtLN055QWNhOExCOTJhZEphZnkwZz09 Enirkodo: 754 0657 9955 Pasvorto: dk210117
Mi ankaŭ atendas aliajn prelegojn por sekvaj DK. Viaj prelegoj estas bonvenaj!
Chielismo WANG Tianyi, Prezidanto de IKEF
Jen la PDF de Grando, dankon!
Mi ne partoprenis ĉar la mesaĝo pri tio venis en mian spamujon. Nun mi inkludis la retadreson uzatan en mian kontakliston.
Mi esperas ricevi en bona ordo ĉiujn mesaĝojn ekde nun.
Raportas Enkhee Chimedtseren: Vic Ĝ.sekretario de IKEF
La 17an de januaro okazis la 3a DK (Dimanĉa Kunveno) de IKEF per Zoom kun ĉirkaŭ 40 partoprenintoj el 10 landoj: Belgio, Ĉinio, Irano, Kanado, Kongo DR, Koreio, Mongolio, Svislando, Tanzanio kaj Ukrainio.
La temo de la kunveno estis “Esperanto-karavano en Norda Koreio” prelegita de s-ro Zhang Wei (Grando), vic-sekretario de IKEF-Ĉinio. Lia prezentaĵo estas ege interesa kaj riĉa je fotaĵoj. Li rakontis pri siaj du karavanoj subtenitaj de IKEF-Ĉinio: la unua vojaĝo okazis dum la 4-7 junio kaj la dua estis de la 29a de junio ĝis la 2a de julio en la jaro 2018. Dum la du vojaĝoj la karavanoj sukcesis ekinstrui bazan Esperanton al nordkoreaj ĉiĉeronoj surbaze de anticipa interkonsiliĝo kun koncernaj aŭtoritatuloj de Norda Koreio. La ĉiceronoj/komencantoj estis tre diligentaj, bone edukitaj kaj talentaj je lernado de fremdaj lingvoj (ĉiuj parolis kelkajn lingvojn), tial ili tre rapide ellernis bazajn lecionojn kaj ilia prononco de Esperanto estis mirinde bonaj. La karavano donacis al ili lernolibrojn kaj aliajn esperantaĵojn de Ĉinio kaj Suda Koreio. Ni esperas ke ili dairigis sian memlernadon aŭ almenaŭ ekkonis Esperanton. La ĉefurbo Pjonjano estas ege pura, aperas tie malmulte da aŭtoj, la urbanoj estis vestitaj elegante kaj nutraĵoj abundas.
La preleginto menciis pri aliaj karavanoj antaŭaj ol siaj. Nome, francaj esperantistoj Nathalie Kesler, Marianne Dunlop kaj la fama esperantisto Lo Jacomo Francois vizitis Nordan Koreion aprile de 2017. Ili serĉis dum sia vojaĝo iu(j)n tiea(j)n esperantistojn, sed vane.
Alia provo okazis ankaŭ en 2017. La internacia karavano gvidita de korea esperantisto s-ro So Gilsu trapasis Eŭrazion (Aziropon). Ili deziris ke du Koreio-landoj unuiĝu kiel antaŭaj du German-landoj, tial ili vojaĝis de Berlino ĝis Seŭlo. La karavano planis eniri en Nordan Koreion kaj trapasi la landon trajne ĝis Suda Koreio, sed bedaŭrinde pro tiama (ankaŭ nuna) politika situacio la deziro ne realiĝis ankoraŭfoje. Tamen la vojaĝo estis signofoplena. Dum la UK en Seŭlo en 2017 s-ro So Gilsu organizis internacian pontokunvenon (kiel pintkunvenon) por korea unuiĝo en la Palaco de Nacia Asembleo. Inverse, unu jaron antaŭe la korea karavano (gvidita de s-ro So Gilsu) vojaĝis de Seŭlo (ŝipe ĝis ĉina urbo Dandong, la itinero estis internacia marvojo laŭbordo de nordkorea teritorio) ĝis Berlino tra Ĉinio, Mongolio, Rusio, Belorusio kaj Pollando. Tiam ili deziris ke ili trapasus Nordon de Sudo ĝis Ĉinio. La karavano tiam celis al la101a UK en slovakia urbo Nitra.
Post la prezentaĵo la preleginto respondis al demandoj de la partoprenintoj. Ni esperas ke la karavanoj daŭros al Norda Koreio, ĉar baldaŭ malaperos nuna malbona tempo kaj ĝis tiam ni havu daŭran kontakton kun la nordkorea instanco.
Nia venonta DK (Dimanĉa Kunveno) okazos la 24an de januaro, dimanĉe, je la sama horo kiel nia kutimo t.e 12:00-13:20 (intertempe 10-minuta paŭzo) laŭ Grenviĉa horzono. La informoj pri venonta temo kaj retaliroj estos baldaŭ. Bonvenon!
PS: La prezentaĵo estas ĉe https://ikef.info ĉe ties rubriko “Forumo”.
La informoj pri karavanoj de s-ro So Gilsu estas ĉe http://blog.naver.com/sokoguryo/220749557093