Siano, la 2a de Januaro 2022
Al ĉiuj ikefanoj kaj ĉeestantoj,
Saluton! Okaze de la 47a Dimanĉa Kunveno(DK) por la Novjaro 2022 nome de IKEF mi unue bondeziras al vi ĉiuj la feliĉan Novjaron, kaj ankaŭ deziras al vi ĉiuj la sanon, ĝojon kaj prosperon en la tigra jaro 2022!
Rerigardante la pasintan jaron 2021, la pandemio ankaŭ furoris tra la mondo kaj limigis sociajn aktivojn kaj aranĝojn.
Malgraŭ tiaj malfaciloj IKEF forte utiligis la videokunvenon persistante okazigi por ĉiuj dimanĉoj
resume 46 fojojn nome de Dimanĉa Kunveno(DK), Sezona Kunveno(SK) kaj AMO –IKEF kadre de UEA. Tia kunveno kunligas niajn ikefanojn kaj kursanojn, ankaŭ donis al IKEF prestiĝon en la monda Esperantujo.
Strategie en la nova jaro 2022 IKEF ankoraŭ forte entreprenas tian videokunvenon, eĉ postulas ke niaj land-filioj havu sian videokunvenon kiel kunlaboran fenestron laŭ sia kondiĉo. Por gajni daŭrokonstantan stabilecon de IKEF mi ankaŭ alvokas niajn malnovajn membrojn kaj novajn aliĝontojn ne forgesi sian jarkotizon por la jaro 2022.
Tio estas devo ankaŭ rajton por puŝi progreson de IKEF tra la mondo (http://ikef.info). Fine, mi refoje dankas vian subtenon al IKEF, kaj ankaŭ refoje donas al vi la plejan bondeziron kaj ĉian bonfaron kaj ĉioprosperon en la jaro 2022!
Prezidanto de IKEF
Chielismo WANG Tianyi
国际世界语经贸联盟主席
王天义`
kun man-subskribo