Karaj,
IKEF-Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio organizas regule prelegojn en Esperanto pri temoj ligitaj ĉefe al komerco per Esperanto sed foje ankaŭ pri ekonomio en ĝenerala senco.
La 21an de marto okazis la regula dimanĉa kunveno kun 21 partoprenantoj el Belgio, Brazilo, Bulgario, Ĉehio, Ĉinio, Mongolio, Nepalo kaj Pollando.
En la pasinta dimanĉo s-ro Fabricio Valle, eksredaktoro de la revuo Esperanto, la nuna eldonisto de Heroldo de Esperanto kaj unu el la kunordigantoj de la komisiono por fondo de la brazila NRO Sociala Lingvo kaj de alia komisiono por fondo de la brazila sekcio de IKEF, prelegis pri la temo "La fundamentoj por pli rapida kaj profunda evoluigo de la esperantista ekonomio".
Enkhee
PS: La informoj de IKEF estas legeblaj ĉe:
- Hejmpaĝo https://ikef.info;
- Google-grupo “Komerco”;
- Facebook-paĝo: IKEF Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio;
- Facebook-grupoj: “Komerco helpe de Esperanto” kaj “Ekonomia Esperantismo”;
- Wechat-grupoj: “Monda komerco” kaj “Monda turismo”.