Estimataj kaj karaj ĉiuj landfilioj, individuaj membroj kaj senkotizaj retmembroj de IKEF,
Antaŭ la 103a UK en Lisbono mi ricevis oficialan anoncon de prezidanto Vivo Z.C.S., ke la 2a komuna konferenco(KK) de IKEF okazos dum la 2a, 3a kaj 4a de Nov. 2018 en la urbo Changzhou(Ĉanĝuo) okcidente apud Shanghai.
La ĉefa programo:
la 2an de Nov. aliĝi, hoteliĝi kaj amuzkonatiĝi en la konferenca hotelo Huiman (sube vidiĝas ĝia foto).
la 3an de Nov. malfermi, raporti kaj oferti siajn varojn kaj projektojn en la konferecejo, kaj vespere komunan bankedon.
la 4an de Nov. antaŭtagmeze subskribi komercan kunlaboraĵon kaj deklari gastiganton de la 3an KK., kaj posttagmeze viziti elstaran fabrikon de nov-energia veturilo,konata en Ĉinio.
la 5an de Nov. kune veturos al la Unua China Importa Foiro en Shanghai.
La totala kotizo: 100usd por 3 tagaj manĝoj kaj du tranoktoj dulit-ĉambraj en la konferenca hotelo Huiman 4-stela.
Komento: la 2a KK okazos kune kun la Jarkunvenoj de IKEF-CN kaj IFEF-CN(ĉina fervojista E-asocio). Ĉiuj estas bonvenaj!
WANG Tianyi Chielismo
Kara Szilvasi,
dankon pro via reago!
Nu, ni nun kontaktas LKK de KK, do atendu momento, mi petas de vi!
Eble ĉi tie, sur tiu ĉi paĝaro ni povas bone ricevi vian aliĝon...do, momenton, mi petas, dankon!
Yas por Administranto de IKEF-RETO
Mi ne trovas retadreson de organizanto de Komuna Konferenco, KK. Kiel oni povas demandi kaj eble aliĝi?