IKEF-reto kreis nova paĝo por nia revuo "La Merkato" kie la nova paĝo de IKEF.info.
Salutas kaj anoncas Yass: Vic.prez. por retaranĝoj de IKEF
Nia kara revuo La Merkato havas sian gloran historion. Ĝi estis eldonita de 1984
ĝis 2011 kun 100 numeroj. Multaj pioniroj, inkluzive de nia honora prezidanto
Roland Rotsaert kaj prezidanto Chielismo Wang Tianyi faris grandajn kontribuojn
al ĝia kresko. Lastatempe okazis diskutado inter estraranoj de IKEF
pri reaperigo de La Merkato. Prezidanto Chielismo Wang Tianyi proponis al mi
preni la taskon. Aliaj estraranoj subtenis la proponon. Tial mi kun honoro akceptis
la taskon. Dank'al la grandaj subtenoj kaj kontribuoj de niaj karaj IKEF-anoj, nun
la 101a numero de La Merkato finfine renaskiĝis!
Mi komprenas ke bona revuo estas esenca por la sukceso de faka asocio kiel nia
IKEF. Mi petas daŭran subtenon de vi ĉiuj, niaj karaj IKEF-anoj kaj samideanoj.
Bonvolu sendi al ni viajn artikolojn, prelegojn, bildojn, komercajn reklamojn ktp.
Temoj povas esti jenaj:
1. Internacia komerco;
2. Merkataj novaĵoj kaj recenzoj;
3. Ekonomio laŭ landoj kaj regionoj;
4. Komercaj reklamoj por viaj
produktoj aŭ servoj;
5. Apliko de Esperanto en
ekonomio kaj komerco;
6. Investado kaj financo;
7. Turisma ekonomio;
8. Elektronika komerco;
9. Historio de ekonomio;
10. Juraj aferoj kaj politikoj en
komerco kaj monda ekonomio;
11. Intelektaj proprietoj;
12. Aliaj temoj rilataj al IKEF.
Viaj valoraj kontribuoj estas varme kaj ege bonvenaj. Se vi sendas artikolon,
bonvolu ankaŭ sendi al mi sian resumon kaj vian mallongan biografion. Vi povas
kontakti min pri iu ajn demando. Mi certas, ke kun viaj valoraj helpoj ni kune
povas fari La Merkato-n kiel bonegan revuon!
Koran dankon!
John Huang
Redaktoro de La Merkato; Prezidando de IKEF-Nordameriko (info@ikef.net)
Provleganto: Enkhee Chimendtseren (Ĝenerala sekretario de IKEF)
Comments